Almendral

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Almendral [almendrAl] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Almendral signifas en la hispana "amigdalarbejo".

Almendral
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06171
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 195  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 37′ N, 6° 49′ U (mapo)38.6141171-6.8208893Koordinatoj: 38° 37′ N, 6° 49′ U (mapo) [+]
Alto 324 m [+]
Areo 67,5 km² (6 750 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almendral (Hispanio)
Almendral (Hispanio)
DEC
Almendral
Almendral
Situo de Almendral

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almendral [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas Almendraleños. La censita populacio en 2007 estis de 1.273 loĝantoj.

Situo redakti

Almendral estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, tre proksime de Portugalio, je altitudo de 324 m; je 36 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je ties sudo. La surfaco de ties teritorio estas de 67,5 km².

Historio redakti

 
Retablo kun pentraĵoj en la ermitejo de Finibus, konstruaĵo de templanoj

Oni supozas, ke la teritorio de Almendral estis loĝata de antaŭromiaj triboj de iberoj, ĉar la teritorio inter tiu vilaĝo kaj Barcarrota, havas unu el la plej multnombraj aroj de megalitaj tombejoj de la Provinco de Badajoz. Oni trovis ankaŭ restaĵojn de la epoko de romianoj kaj visigotoj.

La aktuala Almendral, estis fondita de araboj fine de la 14a jarcento, je du km de la antikva setlejo de la preĝejo de San Matías, ĉar tiu antaŭa setlejo estis detruita de portugaloj kiuj eniris en Ekstremaduro post la batalo de Aljubarrota.

Almendral estis vilaĝo de Badajoz kaj formis parton de la feŭdo de Feria en la epoko de Gome Suárez de Figueroa. Dum la 17a jarcento, kiel ĉe la aliaj ekstremaduraj vilaĝoj proksimaj al la portugala limo, ankaŭ Almendral suferis la kontraŭstaron inter ambaŭ landoj.

La amerika konkero redakti

Lau la libro La epopeya de la raza extremeña en Indias, de la pastro Vicente Navarro del Castillo, 29 loĝantoj de Almendral partoprenis la konkeron de Ameriko. Ili ĉeestis en Meksiko, Centrameriko, Kolombio, Peruo kaj Venezuelo.

Demografio redakti

Demografia evoluo de Almendral inter 1991 kaj 2004

1991 1996 2001 2004

1.522 1.494 1.430 1.352

Eksteraj ligiloj redakti