Almonacid de la Sierra

Almonacid de la Sierra [almonaZID delaSJEra] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Almonacid de la Sierra
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50108
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 775  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 1° 19′ U (mapo)41.3973803-1.3239318Koordinatoj: 41° 24′ N, 1° 19′ U (mapo) [+]
Alto 598 m [+]
Areo 54,122089 km² ( 541 2.2 089 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almonacid de la Sierra (Provinco Zaragozo)
Almonacid de la Sierra (Provinco Zaragozo)
DEC
Almonacid de la Sierra
Almonacid de la Sierra
Situo de Almonacid de la Sierra
Almonacid de la Sierra (Hispanio)
Almonacid de la Sierra (Hispanio)
DEC
Almonacid de la Sierra
Almonacid de la Sierra
Situo de Almonacid de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almonacid de la Sierra [+]
vdr

Geografio redakti

Almonacid de la Sierra estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas sude de La Almunia de Doña Godina.

La loĝloko Almonacid de la Sierra mem estas je 53 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 598 msm en la Iberia Sistemo, sude de la valo de la rivero Jalón. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-220 el La Almunia de Doña Godina nordokcidente kaj Cariñena sudoriente. Krome estas Alfamén nordoriente kaj Cosuenda sude.

Historio redakti

 
Restaĵoj de la kastelo.

Araboj kreis reton por irigacio, la urban planadon kaj la ceramikan tradicion, krom la loknomon Almonacid, kvankam ĝi povus esti komprenebla kiel landlimejo aŭ kiel monaĥejo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano. Ĝia superulo fray Pedro López de Luna havigis la loĝĉarton de Alpartir en 1178, cele al establado de reguloj por kunvivado. En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj, kiel la reĝino doña Sancha, Pedro de Sessé, senjoro de Medina, kaj fine de la 13-a jarcento, Pedro Martínez de Luna, fondinto de la nobela familio Luna de Almonacid.

Sed la familio Luna perdis la lokon kiam Antón de Luna, arda partiano de la tronpretendanto Jakobo la 2a de Urgel, murdis en 1412 la episkopon de Zaragozo, nome García Fernández de Heredia, kiu apoĝis Fernando de Antequera, kiu estos reĝo Fernando la Katolika post la Kompromiso de Kaspo. La nova monarko de Aragono konfiskis el Antón de Luna ĉiujn liajn havaĵojn, inter kiuj Almonacid, kiu iĝis posedo de Pedro Ximenez de Urrea en 1414, kiu estos la unua grafo de Aranda. La familio Urrea regis la lokon ĝis la nuligo de la senjorlandojn en 1812.

 
Preĝejo.

La loĝantaro estis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Krome estis ankaŭ juda komunumo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Almonacid de la Sierra kie oni plialtiĝis el 2 711 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 771 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

 
Urbodomo.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kun protektita devennomo Cariñena). Aparte, en diversaj epokoj kaj ekde la romianoj estis ekspluatado de mino de diversaj mineraloj, kun foja produktado de arĝento. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la preĝejo, popola arkitekturo en historia urba kerno, du ermitejoj, tri arkoj el iama murego, vinkeloj, ruinoj de kastelo, kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti