Cosuenda

municipo en Zaragozo

Cosuenda [koSŬENda] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Cosuenda
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50409
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 335  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 1° 18′ U (mapo)41.3639541-1.2983033Koordinatoj: 41° 22′ N, 1° 18′ U (mapo) [+]
Alto 616 m [+]
Areo 31,681225 km² ( 316 8.1 225 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cosuenda (Provinco Zaragozo)
Cosuenda (Provinco Zaragozo)
DEC
Cosuenda
Cosuenda
Situo de Cosuenda
Cosuenda (Hispanio)
Cosuenda (Hispanio)
DEC
Cosuenda
Cosuenda
Situo de Cosuenda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cosuenda [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo kaj panoramo.
 
Sonorilturo de la preĝejo.
 
Turo de la kastelo kiu iam estis ankaŭ sonorilturo.

Cosuenda estas municipa teritorio en la okcidento de la komarko Campo de Cariñena norde de tiuj de Aguarón kaj de Encinacorba, kiuj okupas la okcidenton de la komarko. Ĝi estas ĉe monto de la Sierra de Algairén, apartenanta al la Iberia Sistemo.

La loĝloko Cosuenda mem estas je 58 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 630 msm sur la valo de la rivero Huerva. Ĝi estas tute inter Almonacid de la Sierra norde kaj Aguarón kaj Cariñena sude laŭ la regiona ŝoseo A-220.

Historio redakti

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. En la 14-a jarcento oni konstruis kastelon kontraŭ eventualaj invadoj fare de kristanoj. La preĝejon oni konstruis fine de la 17-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cosuenda kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 335 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la trinava baroka preĝejo kun mudeĥara sonorilturo, tri krucmonumentoj (peirones), turo kiel nura restaĵo de kastelo, botanika interpretejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero Huerva.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti