Encinacorba

municipo en Zaragozo

Encinacorba [enzinaKORba] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Encinacorba estas popoletimologie subkomprenata kiel "kurba anzino", kaj tial en la muncipa blazono aperas anzino kun kurbiĝinta trunko. Tamen plej verŝajne la etimologio estas alia (vidu sube ĉe Historio).

Encinacorba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50470
Demografio
Loĝantaro 183  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 1° 17′ U (mapo)41.284532-1.275358Koordinatoj: 41° 17′ N, 1° 17′ U (mapo) [+]
Alto 762 m [+]
Areo 36,737641 km² ( 367 3.7 641 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Encinacorba (Provinco Zaragozo)
Encinacorba (Provinco Zaragozo)
DEC
Encinacorba
Encinacorba
Situo de Encinacorba
Encinacorba (Hispanio)
Encinacorba (Hispanio)
DEC
Encinacorba
Encinacorba
Situo de Encinacorba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Encinacorba [+]
vdr

Geografio redakti

Encinacorba estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Campo de Cariñena sude de tiuj de Aguarón kaj de Cosuenda, kiuj okupas la okcidenton de la komarko. Ĝi estas ĉe montaro Sierra de Algairén, apartenanta al la Iberia Sistemo.

La loĝloko Encinacorba mem estas je 55 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo kaj je 7 km de Cariñena, je 762 msm. Ĝi estas sudokcidente de Cariñena kaj pli proksima al Paniza sed sen rekta ŝosea konekto kaj tiel oni devas iri norden al Cariñena kaj poste sude al Paniza laŭ la nacia ŝoseo N-330 aŭ laŭ la aŭtoŝoseo Autovía Mudéjar.

Historio redakti

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. Encinacorba apartenis al la Ordeno de la Templo ekde 1176 kiam la episkopo de Zaragozo donis ĝin al ili kondiĉe ke okazu reloĝado en: "eclessiam de Lecina Curva, locum videlicet heremum situm in loco horroris et vaste solitudinis sed ut populetis et melioretis locum ipsum" kio okazis venontan marton, pere de la foruoj de Zaragozo. En 1317, post la dissolvo de la Templanoj, ĝi pasis al la Ordeno de Sankta Johano de la Hospitalo, dependa de la Castellanía de Amposta.

En Encinacorba naskiĝis fama botanikisto Mariano Lagasca y Segura kaj eminenta bibliografo kaj cervantes-isto Juan Antonio Pellicer.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Encinacorba kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 335 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la plurstila preĝejo kun mudeĥaraj elementoj, blazondomoj, fontano, ermitejoj, krucmonumentoj (peirones), pordego de Sankta Kruco kiel nura restaĵo de la iama murego, kaj ruinoj de la kastelo Sinascueva kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti