Paniza

municipo en Zaragozo

Paniza [paNIza] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Paniza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50480
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 594  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 1° 13′ U (mapo)41.2839603-1.2121502Koordinatoj: 41° 17′ N, 1° 13′ U (mapo) [+]
Alto 638 m [+]
Areo 47,30635 km² (47 30. 635 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Paniza (Provinco Zaragozo)
Paniza (Provinco Zaragozo)
DEC
Paniza
Paniza
Situo de Paniza
Paniza (Hispanio)
Paniza (Hispanio)
DEC
Paniza
Paniza
Situo de Paniza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paniza [+]
vdr

Geografio redakti

Paniza estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Campo de Cariñena lime kun tiuj (laŭhorloĝe) de Encinacorba, Cariñena, Tosos kaj Aladrén. La loĝloko mem estas je 53 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 6 km sudoriente de Cariñena laŭ la nacia ŝoseo N-330 kaj ĵuse komunikita ankaŭ pere de la Autovía Mudéjar, en la deklivaroj de la montaro Sierra del Águila, je 699 msm. Ĝi estas tute inter Aladrén sudoriente kaj Cariñena norde.

La municipa teritorio estas inter la unuaj deklivaroj de la montaro Sierra de Algairén okcidente kaj sude kaj la altebenaĵo kiu okazigas la Kamparon de Karinjeno. La ŝoseo N-330 trapasas du montopasejojn, nome Huerva (944 metrojn), kiu konektas kun Campo Romanos, kaj Paniza (938 metrojn), kiu havigas aliron al Campo de Cariñena. La riverea reto estas formata de malgrandaj rojoj apartenantaj al la baseno de la rivero Jalón. La altitudo gamas inter 1077 m sude (Cabezo Rodrigo) kaj 650 m norde, borde de la rojo Carracariñena.

Nordokcidente: Encinacorba kaj Cariñena Norde: Cariñena Nordoriente: Cariñena kaj Tosos
Okcidente: Encinacorba   Oriente: Tosos
Sudokcidente: Villarreal de Huerva Sude: Cerveruela kaj Aladrén Sudoriente: Aladrén

Historio redakti

 
Turo kaj fasado de la preĝejo de Nia Sinjorino de la Anĝeloj.

Estis restaĵoj de epoko de iberoj. La konkero de la areo el islamanoj estis farita en 1127 fare de la reĝo Alfonso la 1-a kaj estis formale setlejo en 1294. La reĝo Pedro la 4-a vendis la lokon kun Aladrén, Luco de Huerva kaj Alcañicejo (tiuj du lastaj jam malaperintaj) al la familio Jiménez de Urrea. En 1348, Juan Jiménez de Urrea, partoprenis en la batalo de Épila kontraŭ la reĝo Pedro la 4-a, kio rezultis en la perdo de Paniza kaj la ceteraj propraĵoj, kiuj estis venditaj al la Komunumaro de domaroj de Daroca, sed en 1357 la reĝo donis Paniza al don Alvar García de Albornoz. En 1372 Pedro la 4-a redonis Paniza al Gonzalo González de Lucio kaj lia edzino Violante de Urrea.

La 16-a jarcento estis de progreso, sed komence de la 19-a jarcento kadre de la Milito de Hispana Sendependigo oni detruis ermitejon kun valorega retablo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Paniza kie oni malaltiĝis el 1 286 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 609 loĝantoj; do laŭlonge de la jarcento oni perdis la duonon. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj, sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la ununava preĝejo kun mudeĥara sonorilturo, ermitejoj, kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti