Cerveruela

municipo en Zaragozo

Cerveruela [zerbeRŬEla] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Cerveruela estas etimologie devena el hispanlingva vorto "cervo" (samsignife kiel ĉe Esperanto) kaj tiukadre aperas cervo en la municipaj flago kaj blazono.

Cerveruela
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50368
Demografio
Loĝantaro 37  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 1° 13′ U (mapo)41.2156498-1.2151644Koordinatoj: 41° 13′ N, 1° 13′ U (mapo) [+]
Alto 816 m [+]
Areo 23,491448 km² ( 234 9.1 448 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cerveruela (Provinco Zaragozo)
Cerveruela (Provinco Zaragozo)
DEC
Cerveruela
Cerveruela
Situo de Cerveruela
Cerveruela (Hispanio)
Cerveruela (Hispanio)
DEC
Cerveruela
Cerveruela
Situo de Cerveruela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cerveruela [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo.

Cerveruela estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Daroka Kamparo, kie ĝi estas oriente de Villarreal de Huerva.

La malgranda loĝloko Cerveruela mem estas je 65 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 816 msm, sur enorma rokejo el ardezo ĉe meandro de la rivero Huerva inter la montaroj Águila kaj Peco.

Ĝi estas alirebla laŭ la nacia ŝoseo N-330 el devojiĝo de la provinca ŝoseo CV-668 je 5 km de Mainar; temas pri nur 3 km de mallarĝa ŝoseo pli malpli paralela al la rivero Huerva ĉe la samnoma valo.

Ĝi estas inter Vistabella oriente kaj Villarreal de Huerva okcidente ĉe la aŭtovojo Autovía Mudéjar, kiu komunikas kun Cariñena kaj Zaragozo.

Historio redakti

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Trasierra en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Ekde 1920 la loĝloko ekperdis loĝantaron kiu elmigris al proksimaj lokoj kiel Mainar, Paniza kaj Cariñena, dum el la 1950-aj jaroj startis rura elmigrado en Cerveruela, enmigrante ĉefe al Zaragozo. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cerveruela kie oni malaltiĝis el 443 loĝantoj en 1900 ĝis nur 4 loĝantoj en 1991 rande de la senhomeco, poste oni rekuperiĝis ĝis nunaj 37 loĝantoj. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la trinava baroka preĝejo kaj krucmonumento. Estas interesaj naturaj lokoj ĉefe en la montaroj kaj ĉe la rivero Huerva; apartan mencion meritas singulara arbo blanka saliko "sabimbre" 14 m alta, kun kanopea diametro de 8 m kaj perimetro en la trunkobazo de 860 cm, kaj de 935 cm je 1,30 m de alteco.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti