Daroka Kamparo, kaj en hispana Campo de Daroca [KAmpo dedaROka], estas komarko de komunumo Aragono, en Hispanio, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo. Ĝi lokiĝas en la Ebra baseno kaj ĝia ĉefurbo estas Daroko.

Loko de la komarko Daroka Kamparo en la sudokcidento de la provinco Zaragozo en centro de Aragono.

Municipoj redakti

 
Municipoj en Daroka Kamparo.

La komarko ampleksas jenajn 35 municipojn:

Geografio redakti

Daroka Kamparo limas norde kun la Comunidad de Calatayud kaj Campo de Cariñena, sudoriente kun la komarko Señorío de Molina (en la provinco Gvadalaĥaro), sude kun la komarko Jiloca kaj oriente kun Campo de Belchite.

Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Lageto Gallocanta.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lageto Gallocanta.
 
La Lageto Gallocanta.

La Natura Rezervejo Lageto Gallocanta estas natura rezervejo de Aragono (Hispanio), inter la komarkoj Daroka Kamparo kaj Jiloca [ĥiLOka], formante parton de la municipaj teritorioj de Santed, Gallocanta, Berrueco, Las Cuerlas, Tornos kaj Bello; tio estas, inter la provincoj Zaragozo kaj Teruelo. Ĝi estas en la zono de la Iberia Sistemo. La loĝlokoj kiuj ĉirkaŭas la lageton estas Gallocanta, Berrueco, Tornos, Bello kaj Las Cuerlas.

La loknomo Gallocanta [galjoKANta] laŭvorte signifas "kantas virkoko", sed alude al abundo de grandaj birdoj kiel gruoj.

La lageto Gallocanta enhavas areon de 1924 ha krom pliaj 4553 ha de protektita periferia zono.[1] Ĝi havas maksimuman longon de 7 km kaj maksimuman larĝon de 2 km. Ĝi havas averaĝan profundon de 70 cm kaj maksimuman profundon de 2 m. La altitudo gamas inter 995 kaj 1 085 msnm.[1] La senelflua baseno estas ĉirkaŭita de la montaroj Santa Cruz kaj Pardos norde, Sierra Menera sude kaj Caldereros oriente.

Ekonomio kaj kulturo redakti

La agrikulturo estas la ĉefa ekonomia rimedo, ĉefe per kultivado de cerealoj, furaĝo kaj vitejoj. De la arta heredo menciendas la urbo Daroca, kiu konservas siajn mezepokajn muregojn. Inter la naturaj lokoj elstaras la lageto de Gallocanta, kie koncentriĝas grandaj kvantoj de migrobirdoj.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Fabián Mañas Ballestín (kunordig.), Comarca del Campo de Daroca, [Zaragoza]: Departamento de Presidencia y Relaciones Institucionales, [2003]

Eksteraj ligiloj redakti