Val de San Martín

municipo en Zaragozo

Val de San Martín [BAL desanmarTIN] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Val de San Martín estas etimologie komprenebla kiel Valo de Sankta Marteno.

Val de San Martín
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50372
Demografio
Loĝantaro 62  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 1° 27′ U (mapo)41.0573242-1.4465652Koordinatoj: 41° 3′ N, 1° 27′ U (mapo) [+]
Alto 997 m [+]
Areo 25,657212 km² ( 256 5.7 212 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Val de San Martín (Provinco Zaragozo)
Val de San Martín (Provinco Zaragozo)
DEC
Val de San Martín
Val de San Martín
Situo de Val de San Martín
Val de San Martín (Hispanio)
Val de San Martín (Hispanio)
DEC
Val de San Martín
Val de San Martín
Situo de Val de San Martín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Val de San Martín [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo.

Val de San Martín estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Daroka Kamparo sude de tiu de Balconchán. Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo sur la valo de la rivero Jiloca.

La loĝloko Val de San Martín mem estas je 95 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 897 msm. Ĝi estas tute apude kaj sude de Villanueva de Jiloca kaj norde de Báguena sude.

Historio redakti

 
Mudeĥara sonorilturo.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Val de San Martín kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 59 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Val kaj restaĵoj de la senhomejo San Miguel de Cebollada, kaj kvar krucmonumentoj, tiom popularaj ke unu aperas en la municipa blazono.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti