Villanueva de Jiloca

Villanueva de Jiloca [biljaNŬEba deĥiLOka] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Villanueva estas etimologie komprenebla kiel Nova Vilaĝo, kaj Jiloca estas aludo al la rivero.

Villanueva de Jiloca
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50370
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 69  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 1° 24′ U (mapo)41.075277777778-1.3925Koordinatoj: 41° 5′ N, 1° 24′ U (mapo) [+]
Alto 790 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de Jiloca (Provinco Zaragozo)
Villanueva de Jiloca (Provinco Zaragozo)
DEC
Villanueva de Jiloca
Villanueva de Jiloca
Situo de Villanueva de Jiloca
Villanueva de Jiloca (Hispanio)
Villanueva de Jiloca (Hispanio)
DEC
Villanueva de Jiloca
Villanueva de Jiloca
Situo de Villanueva de Jiloca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Jiloca [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo.

Villanueva de Jiloca estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Daroka Kamparo sude de tiu de Daroko. Ĝi estas en la deklivaroj de la Iberia Sistemo sur la valo de la rivero Jiloca. La altitudo gamas inter 1000 m oriente kaj 760 m borde de la rivero.

La loĝloko Villanueva de Jiloca mem estas je 91 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 768 msm. Ĝi estas tute inter Daroko nordokcidentekaj San Martín del Río sude kaj tute apude, la triopo ĉe la bordo de la rivero Jiloca.

Nordokcidente: Daroca Norde: Daroca Nordoriente: Nombrevilla
Okcidente: Daroca y Valdehorna   Oriente: San Martín del Río (Teruel)
Sudokcidente: Valdehorna kaj San Martín del Río (Teruel) Sude: San Martín del Río (Teruel) Sudoriente: San Martín del Río (Teruel)

Historio redakti

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villanueva de Jiloca kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 57 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la mudeĥara preĝejo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti