San Martín del Río

municipo de Teruel

San Martín del Río [sanmarTIN delRIo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo. La loknomo San Martín del Río estas etimologie komprenebla kiel Sankta Marteno de la Rivero.

San Martín del Río
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44390
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 135  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 1° 23′ U (mapo)41.0655945-1.3870173Koordinatoj: 41° 4′ N, 1° 23′ U (mapo) [+]
Alto 781 m [+]
Areo 16,57792 km² (16 57. 792 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Martín del Río (Provinco Teruelo)
San Martín del Río (Provinco Teruelo)
DEC
San Martín del Río
San Martín del Río
Situo de San Martín del Río
San Martín del Río (Hispanio)
San Martín del Río (Hispanio)
DEC
San Martín del Río
San Martín del Río
Situo de San Martín del Río

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Martín del Río [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 91 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj laŭ la nacia ŝoseo N-234 norde de Báguena, Burbáguena, Calamocha kaj de la akso de Calamocha al Teruelo kaj sude kaj tute apude de Villanueva de Jiloca.

La urba kerno estas sur 780 msm, pro kio estas malvarma klimato.

Nordokcidente: Villanueva de Jiloca (Zaragoza) Norde: Villanueva de Jiloca (Zaragoza) Nordoriente: Nombrevilla (Zaragoza)
Okcidente: Valdehorna (Zaragoza)   Oriente: nento (Zaragoza)
Sudokcidente: Val de San Martín (Zaragoza) kaj Castejón de Tornos Sude: Báguena Sudoriente: Báguena

Historio redakti

 
Preĝejo de Sankta Marteno.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en San Martín del Río kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 137.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (vitejoj, migdalarboj akj ĉerizarboj), forstado (kverkoj kaj pinoj) kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun svelta mudeĥara turo, ermitejoj, krucmonumentoj, murpentraĵoj, arkeologia kuŝejo de Bronzepoko, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti