Valdehorna

municipo en Zaragozo

Valdehorna [baldeORna] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Valdehorna
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50371
Demografio
Loĝantaro 32  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 1° 25′ U (mapo)41.0725951-1.4229236Koordinatoj: 41° 4′ N, 1° 25′ U (mapo) [+]
Alto 997 m [+]
Areo 7,949417 km² (79 4.9 417 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdehorna (Provinco Zaragozo)
Valdehorna (Provinco Zaragozo)
DEC
Valdehorna
Valdehorna
Situo de Valdehorna
Valdehorna (Hispanio)
Valdehorna (Hispanio)
DEC
Valdehorna
Valdehorna
Situo de Valdehorna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdehorna [+]
vdr

Geografio redakti

 
La preĝejo.

Valdehorna estas malgranda municipa teritorio en la sudo de la komarko Daroka Kamparo sude de Daroko. Ĝi estas en la deklivaroj de la Iberia Sistemo okcidente de la valo de la rivero Jiloca.

La loĝloko Valdehorna mem estas je 94 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 997 msm. Ĝi estas tute inter Daroko nordoriente kaj Val de San Martín sudokcidente.

Historio redakti

 
La sonrilturo de la preĝejo.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Valdehorna kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 29 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti