Nombrevilla

municipo en Zaragozo

Nombrevilla [nombreBIlja] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Nombrevilla
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50369
Demografio
Loĝantaro 37  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 1° 22′ U (mapo)41.1069554-1.3588406Koordinatoj: 41° 6′ N, 1° 22′ U (mapo) [+]
Alto 736 m [+]
Areo 17,564157 km² ( 175 6.4 157 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nombrevilla (Provinco Zaragozo)
Nombrevilla (Provinco Zaragozo)
DEC
Nombrevilla
Nombrevilla
Situo de Nombrevilla
Nombrevilla (Hispanio)
Nombrevilla (Hispanio)
DEC
Nombrevilla
Nombrevilla
Situo de Nombrevilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nombrevilla [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo.

Nombrevilla estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Daroka Kamparo inter tiu de Romanos oriente kaj tiu de Daroko okcidente. Pli precize ĝi limas kun Daroca, Retascón, Villarroya del Campo, Romanos, Lechón, Anento kaj Villanueva de Jiloca. Ĝi estas proksime de la deklivaroj de la Iberia Sistemo ene de la depresio Teruel-Calatayud oriente de la valo de Jiloca. La altitudo de la teritorio gamas inter 850 m ĉe la torento San Julián ĝis 1046 m ĉe la vertico Anento. La klimato estas seka kaj malvarma.

La loĝloko Nombrevilla mem estas je 80 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 921 msm. Ĝi estas tute inter Daroko okcidente kaj Romanos kaj Lechón oriente sur la aŭtovojo Autovía Mudéjar.

Historio redakti

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Nombrevilla kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 35 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, krucmonumentoj, kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti