Anento

municipo en Zaragozo

Anento [aNENto] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Anento
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50369
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 1° 20′ U (mapo)41.0699836-1.3329758Koordinatoj: 41° 4′ N, 1° 20′ U (mapo) [+]
Alto 700 m [+]
Areo 21,516137 km² ( 215 1.6 137 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Anento (Provinco Zaragozo)
Anento (Provinco Zaragozo)
DEC
Anento
Anento
Situo de Anento
Anento (Hispanio)
Anento (Hispanio)
DEC
Anento
Anento
Situo de Anento

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Anento [+]
vdr

Geografio redakti

Anento estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Daroka Kamparo inter tiu de Lechón oriente kaj tiu de Nombrevilla norde. Ĝi estas oriente de la valo de la rivero Jiloca.

La loĝloko Anento mem estas je 83 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 925 msm. Ĝi estas tute inter Lechón oriente kaj Báguena sudokcidente.

Historio redakti

 
Arkeologia kuŝejo Torreón de San Cristóbal pri keltibera setlejo.
 
La kastelo.

Ekzistis setlejo jam en epoko de keltiberoj.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

La loko ludis gravan rolon dum la Milito de la du Petroj. Oni konservas el tiu epoko la kastelon kiu jam ekzistis en la 14-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Anento kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 91 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo de San Blas, la ermitejo de Sankta Barbara, la kastelo, la arkeologia kuŝejo Torreón de San Cristóbal, kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti