Luesma [LŬESma] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Luesma
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50151
Demografio
Loĝantaro 39  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 1° 9′ U (mapo)41.1663123-1.1462268Koordinatoj: 41° 10′ N, 1° 9′ U (mapo) [+]
Alto 943 m [+]
Areo 29,398193 km² ( 293 9.8 193 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Luesma (Provinco Zaragozo)
Luesma (Provinco Zaragozo)
DEC
Luesma
Luesma
Situo de Luesma
Luesma (Hispanio)
Luesma (Hispanio)
DEC
Luesma
Luesma
Situo de Luesma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Luesma [+]
vdr

Geografio redakti

 
La preĝejo.

Luesma estas municipa teritorio en la oriento de la komarko Daroka Kamparo inter tiu de Herrera de los Navarros oriente kaj tiu de Fombuena, kie kun Villar de los Navarros la kvaropo okupas la orientan pinton de la komarko. Ĝi estas proksime de la Sierra de Herrera en la deklivaroj de la Iberia Sistemo kaj borde de la rivero Herrera, alfluanto de la rivero Aguas Vivas, kiu siavice estas alfluanto de Ebro, mezvoje inter Daroca kaj Belchite.

La loĝloko Luesma mem estas je 78 km sur ebenaĵo sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 943 msm. Ĝi estas tute inter Herrera de los Navarros nordoriente kaj Fombuena sudokcidente laŭ la loka ŝoseo.

Historio redakti

 
La sonorilturo de la preĝejo.
 
Ruinoj de la preĝejo.

Dum la Hispana Enlanda Milito okazis bataloj en la areo; ankoraŭ videblas tranĉeoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Luesma kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 40 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la mudeĥara preĝejo sur rokejo kun rimarkinda sonorilturo kaj la ermitejo de Sankta Kristoforo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti