Villar de los Navarros

Villar de los Navarros [biLJAR delosnaBAros] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Villar de los Navarros estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de la Navaranoj, alude al reloĝantoj.

Villar de los Navarros
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50156
Demografio
Loĝantaro 148  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 1° 3′ U (mapo)41.158731-1.043002Koordinatoj: 41° 10′ N, 1° 3′ U (mapo) [+]
Alto 799 m [+]
Areo 49,504 km² ( 495 0.4 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villar de los Navarros (Provinco Zaragozo)
Villar de los Navarros (Provinco Zaragozo)
DEC
Villar de los Navarros
Villar de los Navarros
Situo de Villar de los Navarros
Villar de los Navarros (Hispanio)
Villar de los Navarros (Hispanio)
DEC
Villar de los Navarros
Villar de los Navarros
Situo de Villar de los Navarros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villar de los Navarros [+]
vdr

Geografio redakti

 
Sonorilturo de la preĝejo.

Villar de los Navarros estas municipa teritorio en la oriento de la komarko Daroka Kamparo sude de tiu de Herrera de los Navarros, kie ambaŭ okupas la orientan pinton de la komarko. Ĝi estas sur la maldekstra bordo de la rivero Cámaras (alfluanto de la rivero Aguasvivas, kiu siavice estas alfluanto de Ebro), mezvoje inter Daroca kaj Belchite.

Post krucmonumento Peirón de San Antonio, survoje al Plenas kaj Moyuela, estas granda dolino ĉirkaŭ 100 m de diametro kaj ĉirkaŭ 30 de profundeco.

La loĝloko Villar de los Navarros mem estas je 78 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 799 msm. Ĝi estas tute inter Herrera de los Navarros norde kaj Nogueras sude laŭ la regiona ŝoseo A-220.

Historio redakti

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento.

Kadre de la Unua Karlisma Milito, la 24an de Aŭgusto 1837, okazis la Batalo de Villar de los Navarros, nome grava venko de la karlistoj, kiuj perdis ĉirkaŭ 400 homojn, sed perdigis samkvante al la isabel-isma flanko, kaj faris plu pli ol 400 vunditojn kaj pli ol 2 000 militprizonulojn. En la karlisma tendaro estris la armeon la tronpretendanto Carlos María Isidro de Borbón kun Vicente González Moreno, kiuj gastis en la propra Villar de los Navarros. Charles Lewis Gruneisen, ĵurnalisto de Morning Post, ĉe la karlisma tendaro sendis dupaĝan reportaĵon kiu estis publikigitaj post kelkaj tagoj, kaj nun foje konsiderata de historiistoj kiel la unua batalo de la historio rakontita de militĵurnalisto.[1] Nuntempe lokanoj kaj fakuloj rekreas la batalon.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villar de los Navarros kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 130 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la tre mudeĥara preĝejo de Sankta Petro, du ermitejoj, krucmonumentoj (peirones), unuarka mezepoka ponto, neĝujo, arkeologia kuŝejo de setlejo de iberoj kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero Cámaras.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Aragón, El Periódico de. «Villar de los Navarros: la batalla narrada por el primer corresponsal de guerra». El Periódico de Aragón. Konsultita la 22-11-22.