Moyuela

municipo en Zaragozo

Moyuela [moĜŬEla] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Belĉita Kampo kies ĉefurbo estas Belchite, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Moyuela
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50143
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 241  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 0° 55′ U (mapo)41.1321416-0.92474989999999Koordinatoj: 41° 8′ N, 0° 55′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 42,759593 km² ( 427 5.9 593 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Moyuela (Provinco Zaragozo)
Moyuela (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Moyuela
Moyuela (Hispanio)
Moyuela (Hispanio)
DEC
Situo de Moyuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moyuela [+]
vdr

Geografio

redakti

Moyuela estas longeca municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Belĉita Kampo inter tiuj de Azuara norde kaj de Plenas sude. La loĝloko estas je 75 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 725 msm. Ĝi estas tute inter Moneva oriente kaj Plenas sudokcidente.

Historio

redakti

Estis restaĵoj de romianoj kaj de iberoj. Ŝajne la loknomo estas de epoko de araboj, kiam ĝi estis defendejo. La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. Plue restis grava majoritato de moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko.

Dum la Hispana Enlanda Milito en Aŭgusto 1937 okazis batalo en apuda Belchite en la kadro de la Ofensivo al Zaragozo, kiu rezultis malsukcesa.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Moyuela kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 234 laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al proksima grandurbo Zaragozo.

Aktualo

redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas du preĝejoj, tri ermitejoj, lavejo, grotodomoj de Valtierra, la rivero Aguasvivas ktp.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti