Azuara

municipo en Zaragozo

Azuara [aZŬAra] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Belĉita Kampo kies ĉefurbo estas Belchite, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Azuara
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50140
Demografio
Loĝantaro 527  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 0° 52′ U (mapo)41.2573082-0.87136319999999Koordinatoj: 41° 15′ N, 0° 52′ U (mapo) [+]
Alto 603 m [+]
Areo 165,811761 km² (1 658 1.1 761 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Azuara (Provinco Zaragozo)
Azuara (Provinco Zaragozo)
DEC
Azuara
Azuara
Situo de Azuara
Azuara (Hispanio)
Azuara (Hispanio)
DEC
Azuara
Azuara
Situo de Azuara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Azuara [+]
vdr

Geografio redakti

Azuara estas municipa teritorio en la okcidento de la komarko Belĉita Kampo nordokcidente inter tiuj de Fuendetodos (norde) kaj de Moyuela (sude). La loĝloko estas je 60 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 13 km de Fuendetodos, je 603 msm. Ĝi estas tute inter Letux apude kaj Belchite (oriente) kaj Herrera de los Navarros (okcidente) laŭ la regiona ŝoseo A-1506.

La municipa teritorio estas ĉe la deklivaroj de la Iberia Sistemo, ĉe la fluejo de la malabunda rivero Cámaras, alfluanto de la rivero Aguasvivas.

Historio redakti

 
Agrikultura diino el la arkeologia kuŝejo de la romia vilao La Malena.

Pri grava pasinteco atestas la arkeologia kuŝejo de la romia vilao La Malena kun multaj gravegaj mozaikoj. Pri la islama epoko menciendas, ke la loknomo Azuara devenas de la araba زوارة, AZ-ZUŬARA, nomo de berbera klano Zuŭara, eble devena el nuna Libio; tiam estis ĉirkaŭa zono de berberaj klanoj ĉirkaŭ la araba grandurbo Zaragozo. Tiam estis murego kun kvar pordegoj kaj grava reto de irigacio kiuj restis.

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento (ĉirkaŭ 1120). En 1248, per privilegio donita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis el Daroca, kiel parto de la komunumaro Sesma de Trasierra en la Comunidad de Aldeas de Daroca, kiu dependis rekte de la reĝo kaj ne de senjoroj, kio pluis ĝis la morto de Fernando la 7-a en 1833, nuligita en 1838. Plue restis grava majoritato de moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko.

Dum la Hispana Enlanda Milito en Aŭgusto 1937 okazis batalo en proksima Belchite en la kadro de la Ofensivo al Zaragozo, kiu rezultis malsukcesa.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Azuara kie oni malaltiĝis el 333 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 98 laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al apuda grandurbo Zaragozo. Kvankam vintre estas ĉirkaŭ 500 loĝantoj, somere estas ĉirkaŭ 1 500 loĝantoj.

Aktualo redakti

 
Mudeĥara defendpreĝejo.

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio, krom fabriko de cemento. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj menciindas la arkeologia kuŝejo de la romia vilao La Malena, la araba murego, tipa aragona domaro, tipa mudeĥara defendpreĝejo de Nuestra Señora de la Piedad, romanika ermitejo de Sankta Nikolao de Bari kun plurkoloraj murpentraĵoj, neĝujo, subteraj koridoroj, keltibera urbo Beligium, alfrapa kratero de Azuara, valo de la rivero Cámaras kaj la farunfabriko Sankta Jozefo (industria arkeologio).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti