Lageto Gallocanta

lago en Aragono

La Natura Rezervejo Lageto Gallocanta estas natura rezervejo de Aragono (Hispanio), inter la komarkoj Daroka Kamparo kaj Jiloca [ĥiLOka], formante parton de la municipaj teritorioj de Santed, Gallocanta, Berrueco, Las Cuerlas, Tornos kaj Bello; tio estas, inter la provincoj Zaragozo kaj Teruelo. Ĝi estas en la zono de la Iberia Sistemo. La loĝlokoj kiuj ĉirkaŭas la lageton estas Gallocanta, Berrueco, Tornos, Bello kaj Las Cuerlas.

Lageto Gallocanta
lago • Reserva Natural • protektata areo • Nature Reserve (Management) [+]

Supermara alteco990 msnm [+]
Koordinatoj40° 58′ 0″ N, 1° 29′ 50″ U (mapo)40.966666666667-1.4972222222222Koordinatoj: 40° 58′ 0″ N, 1° 29′ 50″ U (mapo)
Areo14,4 km² (1 440 ha) [+]

Lageto Gallocanta (Aragono)
Lageto Gallocanta (Aragono)
DEC
Lokigo de Aragono en Hispanio
Map
Lageto Gallocanta
Vikimedia Komunejo:  Laguna de Gallocanta [+]
vdr

La loknomo Gallocanta [galjoKANta] laŭvorte signifas "kantas virkoko", sed alude al abundo de grandaj birdoj kiel gruoj (vidu sube ĉe Faŭno).

La lageto Gallocanta enhavas areon de 1924 ha krom pliaj 4553 ha de protektita periferia zono.[1] Ĝi havas maksimuman longon de 7 km kaj maksimuman larĝon de 2 km. Ĝi havas averaĝan profundon de 70 cm kaj maksimuman profundon de 2 m. La altitudo gamas inter 995 kaj 1 085 msnm.[1] La senelflua baseno estas ĉirkaŭita de la montaroj Santa Cruz kaj Pardos norde, Sierra Menera sude kaj Caldereros oriente.

Ĝi estas tipa ekzemplo de montara senelflua baseno, tio estas, sen elirejo al maro. Ties akvoj devenas ĉefe de subteraj akvofluejoj, pro kio ties salenhavo estas tre alta: dek fojojn super tiu de marakvo, pro kio dum sekego ekformiĝas sur ties bordoj salkrustaĵoj.

Faŭno redakti

 
Gruo (Grus grus) en la municipa teritorio de Las Cuerlas, borde de la lageto.
 
Lageto Gallocanta, ĉe Tornos.

La alta salkoncentro en akvo malhelpas vivon de fiŝoj, sed estas granda nombro de birdoj, reptilioj kaj amfibioj ĉe rojoj kaj lagetoj, kaj mamuloj montare. Estas pli ol 220 birdospecioj, inter kiuj elstaras: gipoj, agloj, gruoj (vintre),[2] upupo kaj fulikoj. Ĝi estas la plej grava loko por akvobirdoj de Aragono kaj unu el plej gravaj en Iberio. La censoj de birdoj faritaj vintre kalkulis averaĝon de ĉirkaŭ 150 000 individuoj, kaj maksimume vintre de 1998 kun 400 000 birdoj kalkulitaj. La gruoj venas el norda Eŭropi ekde mezo de Oktobro ĝis mezo de Decembro, kaj parto el ili pluveturas suokcidenten dum restas vintra populacio ĝis printempo. La printempa formigrado ekas en Februaro kaj finiĝas komence de Marto. La printempa formigrado pli kaj pli fruiĝas en Gallocanta ekde la 1970-aj jaroj, asocia al pliiĝo de temperaturoj kaj malpliiĝo de la inundareo de la lageto; kun la disponeblo de nesala akvo ĉe rojoj, ĝi rilatas al la klimata ŝanĝo.[3][4]

Inter mamuloj troveblas jenaj: kapreoloj, musteloj, vulpoj, sovaĝaj katoj, foje cervoj, aproj, martesoj, kunikloj kaj meloj. Ĉe malgrandaj lagetoj, flokoj kaj rojoj estas ranoj, bufoj, lacertoj, lacertetoj kaj kelkaj serpentoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Reserva Natural Dirigida de la Laguna de Gallocanta, Gobierno de Aragón.
  2. Bautista, L.M. (2014). «Grulla común Grus grus». Enciclopedia Virtual de los Vertebrados Españoles.
  3. Orellana, J.M.; Bautista, L.M.; Merchán, D.; Causapé, J.; Alonso, J.C. (2020). «Shifts in crane migration phenology associated with climate change in southwestern Europe». Avian Conservation and Ecology 15: 16. doi:10.5751/ACE-01565-150116.
  4. Bautista, L.M.; Sánchez, E. (2020). [digital.csic.es/bitstream/10261/212750/1/Entrevista_SER_Hoy_Por_Hoy_2020.mp3 «Las grullas abandonan antes la península ibérica por el aumento de la temperatura y la escasez de agua».] Intervjuo en la programo “Hoy por Hoy Calatayud”. Cadena SER.

Eksteraj ligiloj redakti