Cubel

municipo en Zaragozo

Cubel [kuBEL] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Cubel
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50351
Demografio
Loĝantaro 148  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 1° 38′ U (mapo)41.0975232-1.6348157Koordinatoj: 41° 6′ N, 1° 38′ U (mapo) [+]
Alto 1 108 m [+]
Areo 58,619295 km² ( 586 1.9 295 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cubel (Provinco Zaragozo)
Cubel (Provinco Zaragozo)
DEC
Cubel
Cubel
Situo de Cubel
Cubel (Hispanio)
Cubel (Hispanio)
DEC
Cubel
Cubel
Situo de Cubel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cubel [+]
vdr

Geografio redakti

Cubel estas municipa teritorio en la okcidento de la komarko Daroka Kamparo. Ĝi estas nordokcidente de la Lageto Gallocanta kaj oriente de la rivero Piedra. Ĝenerale ĝi limas kun Atea (NE), Orcajo (NE), Used (9 km, SE), Torralba de los Frailes (8 km, S), Aldehuela de Liestos (7 km, SW), Abanto (7 km, NW) kaj Pardos (senhoma) (5 km) proksime de la limo kun la provinco Gvadalaĥaro. Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Santa Cruz de la Iberia Sistemo kaj je 2 km de la loĝloko estas la lageto Guialguerrero.

La loĝloko Cubel mem estas je 112 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 24 km de Daroca, je 1 108 msm. Ĝi estas tute inter Acered nordoriente kaj Abanto nordokcidente; krome pli sude estas la Lageto Gallocanta.

Historio redakti

 
Preĝejo kaj kastelturo.
 
Moderna paviljono.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cubel kie oni malaltiĝis el 726 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 146 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la baroka preĝejo kun kastelturo, ermitejo kun retablo de la 15-a jarcento, moderna municipa distro-sportejo kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti