Acered

municipo en Zaragozo

Acered [azeRED] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Acered
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50347
Demografio
Loĝantaro 139  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 1° 36′ U (mapo)41.1704796-1.6042985Koordinatoj: 41° 10′ N, 1° 36′ U (mapo) [+]
Alto 835 m [+]
Areo 30,404091 km² ( 304 0.4 091 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Acered (Provinco Zaragozo)
Acered (Provinco Zaragozo)
DEC
Acered
Acered
Situo de Acered
Acered (Hispanio)
Acered (Hispanio)
DEC
Acered
Acered
Situo de Acered

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Acered [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo.

Acered estas municipa teritorio en la nordokcidento de la komarko Daroka Kamparo. Ĝi estas alirebla el la provinca ĉefurbo laŭ la ŝoseo N-II kaj eliro de 25 km sudoriente de Calatayud laŭ ŝoseo N-234, kaj nova devojiĝo en Morata de Jiloca al loka ŝoseo, inter montaroj Pardos kaj Atea.

La loĝloko Acered mem estas je 107 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 835 msm. Ĝi estas tute inter Atea oriente, Alarba norde kaj Cubel sude.

Historio redakti

 
Preĝejo.
 
Ermitejo.

La araba pasinteco de la loko estas atestita de la loknomo Acered devena de la araba السراط (al-sirāṭ) «la vojo»,[1]​ termino siavice devena de la latina stratum.[2]​ Pro fonetika evoluo eble la lokanoj prononcis aṣṣirēṭ, de kie devenas la aktuala nomo. La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Acered kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 140 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Montriĝas grapoloj en la muicipaj blazono kaj flago. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, ermitejo kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Calvo Baeza, José María (1990). Nombres de lugar españoles de origen árabe. Madrid: Darek-Nyumba.
  2. Asín Palacios, Miguel (1940). Contribución a la toponimia árabe de España. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. p. 42.

Eksteraj ligiloj redakti