Alarba [aLARba] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Alarba
municipo en Hispanio • municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50...
Demografio
Loĝantaro 94  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 1° 37′ U (mapo)41.2045968-1.6129481Koordinatoj: 41° 12′ N, 1° 37′ U (mapo) [+]
Alto 844 m [+]
Areo 18,999086 km² ( 189 9.9 086 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alarba (Provinco Zaragozo)
Alarba (Provinco Zaragozo)
DEC
Alarba
Alarba
Situo de Alarba
Alarba (Hispanio)
Alarba (Hispanio)
DEC
Alarba
Alarba
Situo de Alarba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alarba [+]
vdr

Geografio redakti

Alarba estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud. La municipa teritorio estas en la Iberia Sistemo, okcidente de la valo de la rivero Jiloca.

La loĝloko Alarba mem estas je 102 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 844 msm. Ĝi estas alirebla tra Morata de Jiloca al la ŝoseo N-234 Sagunto-Burgos. Ĝi estas inter Morata de Jiloca nordoriente kaj Acered sude. Krome sudokcidente estas Castejón de Alarba.

Historio redakti

 
Preĝejo.

De la islama epoko devenas la loknomo Alarba, derivita el la araba الاربغ AL-ARBA, "la kvara, merkrede", reference al la tago en kiu okazis la ĉiusemajna bazaro.[1] Tiaj loknomoj ekzistas nun en norda Maroko. Ankaŭ la urba planado sugestas la islaman pasintecon: kie nun estas la placo kaj la preĝejo, ŝajne iam estis kastelo (kio restas en la loknomoj) kaj moskeo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Alarba kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 112 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, fruktarboj, vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.

Eksteraj ligiloj redakti