Badules

municipo en Zaragozo

Badules [baDUles] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Badules estas laŭ dubinda popoletimologio komprenebla kiel Baules (kofroj, kaj tiukadre la municipa blazono montras tri kofrojn).

Badules
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50491
Demografio
Loĝantaro 75  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 1° 15′ U (mapo)41.1380273-1.2517957Koordinatoj: 41° 8′ N, 1° 15′ U (mapo) [+]
Alto 922 m [+]
Areo 20,088876 km² ( 200 8.8 876 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Badules (Provinco Zaragozo)
Badules (Provinco Zaragozo)
DEC
Badules
Badules
Situo de Badules
Badules (Hispanio)
Badules (Hispanio)
DEC
Badules
Badules
Situo de Badules

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Badules [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo kaj montaro Sierra del Peco.

Badules estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Daroka Kamparo inter tiu de Fombuena oriente kaj tiuj de Villadoz kaj Romanos okcidente. Ĝi estas proksime de la Sierra del Peco en la deklivaroj de la Iberia Sistemo sur la valo de la rivero Huerva.

La loĝloko Badules mem estas je 73 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 922 msm. Ĝi estas tute inter Luesma oriente, Villadoz nordokcidente, Romanos sudokcidente kaj Villahermosa del Campo sude.

Historio redakti

 
Urbodomo.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Badules kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 70 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, ermitejo, lavejo, kvar krucmonumentoj, neĝujo kaj moderna urbodomo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti