Villahermosa del Campo

Villahermosa del Campo [biljaerMOsa delKAMpo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo.

Villahermosa del Campo
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44494
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 93  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 1° 15′ U (mapo)41.1096244-1.2461187Koordinatoj: 41° 7′ N, 1° 15′ U (mapo) [+]
Alto 956 m [+]
Areo 19,199148 km² ( 191 9.9 148 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villahermosa del Campo (Provinco Teruelo)
Villahermosa del Campo (Provinco Teruelo)
DEC
Villahermosa del Campo
Villahermosa del Campo
Situo de Villahermosa del Campo
Villahermosa del Campo (Hispanio)
Villahermosa del Campo (Hispanio)
DEC
Villahermosa del Campo
Villahermosa del Campo
Situo de Villahermosa del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villahermosa del Campo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 104 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, norde de Cucalón kaj Ferreruela de Huerva kaj sude de Badules.

La urba kerno estas sur 956 msm, pro kio estas malvarma klimato.

Historio redakti

Estis setlejo de Bronzepoko aŭ frua Ferepoko.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.

Plej frua mencio estas de 1205, en aragona lingvo kiel Villaalbiella (Villalbilla kastiligita); poste Villaformosa (1348), Villa Fermosa en 1373, Villafermosa en 1495, kaj Villahermosa ekde la 16-a jarcento. En 1920 oni aldonis "del Campo".

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villahermosa del Campo kie oni malaltiĝis el 236 en 1900 ĝis nunaj 88 loĝantoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun mudeĥara turo, ermitejoj, ponto, arkeologia kuŝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ekzemple ĉe la rivero Huerva ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti