Alois Pfeiffer
Alois Pfeiffer, naskiĝinta la 25-an de septembro 1924 en Marburgo (Hesio), mortinta la 1-an de aŭgusto 1987, estis germana sindikatisto kaj politikisto. Li inter alie estis komisaro en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn ekonomio kaj okupateco, ĝis li mortis dum septembro 1987. Lian postenon transprenis la samlanda konservativa politikisto Peter Schmidhuber. Alois Pfeiffer estis membro de la socialdemokratia partio SPD de Germanio.