Alois Václav Zedník

Alois Václav ZEDNÍK (naskiĝis 1894 – mortis 24.7.1969) estis ĉeĥa esperantisto, kiu per E-tradukoj peris kunlaboron inter la satiraj gazetoj Dikobraz en Prago kaj Manhua en Pekino.

Alois Václav Zedník
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1893 (1893-11-30)
Morto 24-an de julio 1969 (1969-07-24) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis prokuristo de Ŝtata Banko. Li estis membro de la Esperantista Klubo en Prago ekde la jaro 1914, dum kelkaj jaroj kunlaboris al la redakcio de "Dikobraz" kaj plenumis funkcion de la landa sekretario de TEĴA.

Artikoloj redakti

  • Kristana Mondpaca Konferenco en Praha (Paco-hungara, 1/1962, p. 4)

Tradukoj redakti

Fontoj redakti

  • Bulteno de EK Prago, 3/1969