Kampalopekuro
Alopecurus myosuroides, komune konata kiel Kampalopekuro, estas palearktisa vegetala specio de la subfamilio de Pooideae. Ĝi estas unujara. Myosuroides signifas greke musovostoforma.
Alopecurus myosuroides | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Alopecurus myosuroides
| ||||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Alopecurus myosuroides Huds. 1762 | ||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||||
Kutime ĝi kreskiĝas nature en la samaj zonoj produktantaj de tritiko kaj pro tio oni konsideras malbonigan herbon por tiu kultivado. Aroj posedas rezisteco pri plejoftaj herbicidoj.
Etimologio
redaktiLa dunoma Alopecurus signifas (el la antikva greka lingvo) "vulpovosto-n". La specifa epiteto, myosuroides, signifas "formon de musovosto". Ĉi tiuj nomoj raportas al la formo de la longa, maldika, cilindra infloresko.
Priskribo
redaktiĜi altas 20-70 cm[1]. Spiketo havas unu floron. La du glumoj kunfandiĝas. La ekstera glumo altas kiel la spiketo kaj kiel la ekstera paleo. La ekstera paleo havas longan fleksan ariston. Ne estas interna paleo. La floroj estas protoginaj. La haroj de la spinoj de la glumoj estas mallongaj.
Parazitoj
redaktiBlumeria graminis kaj Claviceps purpurea estas parazitoj de alopekuro.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- tela botanica Arkivigite je 2008-10-10 per la retarkivo Wayback Machine france