Alphonse Dubois

belga natursciencisto

Alphonse Joseph Charles DUBOIS (18a de Oktobro 1839 en Aachen – 1a de Junio 1921 en Koksijde) estis belga natursciencisto.[1]

Alphonse Dubois
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1839 (1839-10-18)
en Aachen
Morto 1-an de junio 1920 (1920-06-01) (80-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo natursciencisto • botanikistozoologo • ornitologo • kuratoro
vdr

Li doktoriĝis en medicino, kaj en 1869 iĝis zorgisto de la fako de vertebruloj en la Muzeo de Naturaj Sciencoj en Bruselo.

Li laboris kun sia patro, Charles Frédéric Dubois (1804–1867), en la produktado de Les Oiseaux de l’Europe et leurs œufs (Birdoj de Eŭropo kaj iliaj ovoj), kio kompletiĝis post la morto de lia patro. La libro estis en du volumoj, el kiuj la dua konsistis je ilustraĵoj fare de Dubois patro.[2]

Li produktis ankaŭ la duvoluman La Faune illustrée des Vertébrés de la Belgique (Ilustrita faŭno de vertebruloj de Belgio).

Referencoj redakti

  1. (1922) “Deceased Members”, The Auk. “Alphonse Joseph Charles Dubois, Honorary Fellow, aged 82, died at Coxyde sur Mer, Belgium, June 1, 1921.”. 
  2. Anon. (1921). “Obituary”, Ibis 63 (4), p. 730–731. doi:10.1111/j.1474-919X.1921.tb01297.x. 
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alphonse Dubois en la angla Vikipedio.