Altaelv, nomata ankaŭ Altaelva, KautokeinoelvKautokeinoelva (nordsamee: Álttáeatnu) estas rivero en Norvegio kaj unu el la 4 plej nordaj riveroj de Eŭropo (la aliaj tri estas Tanaelva, Reisa kaj la rusa Titovka.)

Altaelv
rivero
Bazaj informoj
Longeco 229 km
Fluo
Geografio
Landoj Norvegio
Regionoj Alta
vdr

Geografio redakti

Altaelv longas ĉ. 240 km, fontas en alto de ĉ. 500nbsp;m super la marnivelo en altaĵo de provinco Finnmark kaj fluas de sudo al nordo. Ĝi havas la akvokolektan areon de 7.390 km² kaj averaĝan flukvanton de 101 m³/s.

En la supra fluo, alternas lagosimilaj partoj kun rapidfluaj partoj. Ĉe tiu parto situas Kautokeino, kiun oni ofte nomas ĉefurbo de la sameoj. Tiel oni nomas la supran parton ankaŭ Kautokeinoelva (Kautokeino-rivero). Ĝi alfluas la lagon Virdnejávri, kies akvonivelon kaj elfuon regulas la t.n. Malnova Baraĵo, kiu uzas la altodiferencon por akvocentralo.

En la meza fluparto, Altaelv fluas tra pluraj kanjonoj. Precipe profunda estas la ĉ. 10 km longa kaj 300–420 m profunda Sautso, samee Čávžu.

La rivero fine alfluas ĉe urbo Alta, en la Alta-fjordon de la eŭropa Norda Maro.