Altendorf SZ

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Altendorf

Altendorf estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 5 979 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Altendorf
Blazono de Altendorf
Altendorf
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto March
Geografia situo CH1903: 705438 / 227773 (mapo)47.19258.83Koordinatoj: 47° 12′ N, 8° 50′ O; CH1903: 705438 / 227773 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5979
Areo 23,50 km²
Alteco 421 m super marnivelo
Poŝtkodo 8852
Komunumkodo 1341
Mapo de Altendorf
vdr

Geografio redakti

Altendorf situas ĉe la suda flanko de la Supra Lago de Zuriko, oriente de la duonainsulo de Hurden. Sude de la urbeca vilaĝo leviĝas la monto Etzel, kiu estas suda brako de la Albis-Ĉeno.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Altendorf limas en nordo aliflanke de la Lago de Zuriko al la urbo Rapperswil-Jona, en nordoriento al Lachen, en oriento al Galgenen, en sudoriento al Vorderthal, en sudokcidento al Einsiedeln, kaj en nordokcidento al Freienbach.

Trafiko redakti

De la stacidomo de Altendorf ekzistas rektaj trajnkonektoj al Pfäffikon, Zuriko, Ziegelbrücke kaj Glaruso. Okcidente de la komunumo en Pfäffikon kaj oriente en Lachen ekzistas alveturejoj al la svisa aŭtovojo A3 de Zuriko al Koiro.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Altendorf datiĝas el la jaro 972 kiel Rahprehteswilare.[1] Kiam la Grafoj de Rapperswil fondis en la jaro 1220 aliflanke de la lago la urbon Nov-Rapersvilon (Neu-Rapperswil), la hodiaŭn urbon Rapperswil-Jona, la vilaĝo estis alinomita la Malnov-Rapersvilo (Alt-Rapperswil) kaj poste latine al Vetus Villa, kio signifas malnova vilaĝo, germane Altes Dorf respektive Altendorf.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti