Alternita 8-hiperkuba kahelaro

En geometrio, la alternita 8-hiperkuba kahelaro8-duonverticohiperkuba kahelaro estas unuforma kahelaro de la eŭklida 8-spaco.

Alternita 8-hiperkuba kahelaro
Plia nomo 8-duonverticohiperkuba kahelaro
Speco Unuforma 8-dimensia kahelaro
Alternita hiperkuba kahelaro
Simbolo de Schläfli h{4,3,3,3,3,3,3,4}
Figuro de Coxeter-Dynkin

8-hiperĉeloj 8-duonverticaj hiperkuboj h{4,3,3,3,3,3,3}, 8-kruco-hiperpluredroj {3,3,3,3,3,3,4}
vdr

Ĝi konsistas el du malsamaj specoj de facetoj.

Ĝi estas konstruita per alternado de la regula 8-hiperkuba kahelaro. La 8-hiperkuboj de la fonta kahelaro dum alternado iĝas 8-duonverticajn hiperkubajn h{4,3,3,3,3,3,3} facetojn kaj en lokoj de la forigataj verticoj kreiĝas 8-kruco-hiperpluredraj {3,3,3,3,3,3,4} facetoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • H. S. M. Coxeter, Regular Polytopes - Regulaj hiperpluredroj, 3-a. red., Dover Publications, 1973. ISBN 0-486-61480-8
    • pp. 154–156: Parta tranĉo aŭ alternado, prezentita per h prefikso: h{4,4}={4,4}; h{4,3,4}={31,1,4}, h{4,3,3,4}={3,3,4,3}

Eksteraj ligiloj redakti