Aluche (prononcu aluĉe) estas hispana nomo por speco de luktosporto uzata en la nordo de Hispanio, ĉefe en kamparaj areoj de Kantabrio, Asturio, Palencio kaj Leono.

Du luktistoj en municipo Valdáliga, en Kantabrio.

Oni ne tre certas pri la deveno de tiu ĉi sporto. Laŭ unu teorio, ĝi estas antaŭromia, tio estas, tipa al keltaj popoloj vivantaj en la nordo de Iberio antaŭ la konkero de Romio. Ĝi estas atestita en Mezepoko en Kantabrio. Oni trovis en pluraj romanikaj konstruaĵoj, gravuraĵojn reprezentantajn scenojn de luktantoj, ekzemple en kirkoj Santa Cruz de Castañeda, San Martín de Elines, Santa María de Yermo, en Perrozo, ktp.

Kvankam aktiveco de tiu ĉi sporto ne estis atestita pli frue ol Mezepoko, oni povas ekvidi en atesto de Strabono, ke la popoloj en la nordo de Iberio jam kutime praktikis senarmilan lukto-sporton jam en la 1-a jarcento post Kristo. Aparte de ties origino, ĝi estis tre ligita al kamparaj vilaĝoj, paŝtista kulturo kaj folkloro de la montaj areoj de Leono, Palencio, Asturio kaj Kantabrio.

Oni ne certas pri la moderna versio de tiu ĉi sporto, sed oni pensas, ke ĝi estas rezulto de tra-jarcenta evoluo de praktikado. Kvankam en diversaj valoj de Kantabrio oni uzas la saman nomon aluche, ne ekzistas komuna regulado kaj tial estas malsamaj reguloj depende de ĉiu valo, ekzemple en Liébana, la Pasaj Valoj kaj Campoo.