Amanda HIGLEY [amanda higli] (1974-) naskiĝis en Sakramento, Kalifornio, Usono. Ŝi ĉeestis la Kolegion Principia, kie instruas la fama esperantisto Duncan Charters, de kiu ŝi lernis Esperanton.

Amanda Higley
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1974 (1974-11-30) (49-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ŝi eklernis Esperanton en 1996, ĉeestis la Nord-Amerikan Someran Kursaron de Esperanto dum kelkaj someroj, kaj en 1999 ŝi ekvojaĝis al Eŭropa Esperantujo. Ŝi ĝenerale uzis Pasportan Servon dum sia estado. Ŝi ĉeestis la Internacian Junularan Kongreson (en Veszprém, Hungario), la Mont-Kabanan Renkontiĝon (en Aŭstrio) kaj la TEJO-seminarion (en Strasburgo, Francio).

Ŝia tuta vojaĝado daŭris 16 monatojn tra 16 landoj. Kiam ŝi revenis, ŝi prelegadis ĉe multaj universitatoj pri siaj spertoj por revigligi la junularan Esperanto-movadon en Usono.

Eksteraj ligiloj redakti