Amar Asom (asame আমাৰ অসম; trad. Nia Asamujo) estas asama taggazeto eldonata de firmao G. L. Publications Ltd.[1][2][3][4] Post la eliro de Homen Borgohain kiel la ĉefredaktoro, la gazeto klopodis daŭrigi sian stilon, starante je nivelo de la popolo kaj esprimanta sian voĉon kontraŭ la politikoj de la registaro kiuj kontraŭas la interesojn de la popolo. La ĵurnalo estas eldonata samtempe de Guvahati, Ĝorhat kaj Norda Kalimpur; ĝi havas filiojn en Nov-Delio, Kolkato, Ŝilongo.[4][5]

Amar Asom
gazeto
Speco Taggazeto
Formato Grandgazeto

Lando  Barato
Urbo Guvahati, Asamo
Posedanto G. L. Agarvala
Publikigisto G. L. Publications Ltd.
Ĉefredaktisto Manoĝ Kumar Gosvami
Establodato 21-a de aprilo 1995
Eldonkvanto 70 434

Retejo amarasom.glpublications.in
vdr

Cirkulado redakti

La gazeto pritraktas tutan nordorientan Baraton, kun fokuso pri Asamo, kaj ankaŭ pri internaciaj novaĵoj, fotoj, ktp. La gazeto ankaŭ lanĉis interretan eldonon.

La gazeto kutimas konsisti el 12 paĝoj.[4] Paĝoj estas kutime dividataj en kategoriojn kiel, ekzemple, regionaj novaĵoj, redakciaj sekcioj, literaturo, internaciaj novaĵoj, sportoj, ktp.[4]

Suplementeoj redakti

Krom la ĉefa gazeto, la redakcio ankaŭ eldonas de tempo al tempo suplementojn. Jen kelkaj el ili:

  • La gazeto estas akompanata ĉiusabate de 4-paĝa suplemento kun artikoloj pri sano, kulturo, naturo, kaj juneco.[4]
  • Purbaĉal, 32-paĝa revuo, estas eldonata regule ĉiudimanĉe. Literaturo, turismo kaj aliaj aspektoj estas pritraktataj en ĉi tiu suplemento.
  • Jara suplemento estas eldonita en aprilo-majo ĉiujare (precipe okaze de la festivalo Bohag Bihu). Ĝi ĉefe eldonas artikolojn pri literaturo kaj kulturo.

Referencoj redakti

  1. RNI | Reg. No.66543/1997 | Name: AMAR ASOM | Publication City: KAMRUP METROPOLITAN/ GUWAHATI | Link: http://rni.nic.in/registerdtitle_search/registeredtitle_ser.aspx (hindie kaj angle)
  2. RNI | Reg. No.ASSASS/1999/11214 | Name: AMAR ASOM | Publication City: JORHAT | Link: http://rni.nic.in/registerdtitle_search/registeredtitle_ser.aspx (hindie kaj angle)
  3. RNI | Reg. No.ASSASS/2010/66402 | Name: AMAR ASOM | Publication City: NORTH LAKHIMPUR | Link: http://rni.nic.in/registerdtitle_search/registeredtitle_ser.aspx (hindie kaj angle)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Amar Asom Internet Edition - Online Daily Assamese Newspaper or e-Paper Arkivigite je 2012-07-06 per la retarkivo Wayback Machine at assamjournal.com
  5. Amar Asom epaper. NE Now. Alirita 12-a de septembro 2021.

Eksteraj ligiloj redakti