Amarok (programaro)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Amarok.

Amarok estas plursistema libera sonlegilo por Uniks-bazitaj sistemoj. Ĝi baziĝas sur la bibliotekoj de la grafika uzantinterfaco KDE, sed povas funkcii en iu ajn grafika uzantinterfaco.

Amarok
Ekrankopio de Amarok 2.4.0
Ekrankopio de Amarok 2.4.0

Ekrankopio de Amarok 2.4.0
Aŭtoro Amarok-teamo
Lasta stabila versio 2.8[1]
(16-a de aŭgusto 2013)
Operaciumo Plursistema
Programlingvo C++
Lingvo(j) Plurlingva
Evoluigstato C++, Qt
Programtipo Sonlegilo
Permesilo GPL (libera programaro)
Retejo amarok.kde.org
vdr

Ĝi unue estis farita por Uniks-bazitaj sistemoj (GNU/Linukso, FreeBSD…), sed nun funkcias ankaŭ en Vindozo[2] kaj Mac OS X[3].

Historio redakti

La nomon Amarok venas de la albumo Amarok de la angla komponisto Mike Oldfield. Amarok estas ankaŭ lupo en la inuita mitologio; tial la bildsimbolo de Amarok reprezentas lupon.

Ĝis la versio 1.4.0, ĝia nomo estis skribita “amaroK”, por emfazi la K de KDE, kiu karakterizas plejparton el la programaroj de la uzantinterfaco KDE (KOffice, Konqueror, Konsole…). Okaze de la 1.4.1, la aŭtoroj decidis majuskligi la unuan literon.

La branĉo 1.x kongruas kun KDE 3, kaj la branĉo 2.x estas adaptita al KDE 4.

La versio 2.0 de Amarok aperis la 10-an de decembro 2008[4].

Referencoj redakti

  1. https://amarok.kde.org/en/releases/2.8
  2. 2.0 Development HowTo(Windows) — Amarok Wiki (angle). Arkivita el la originalo je 2008-10-21. Alirita 2010-02-132010.
  3. On OS X — Amarok Wiki (angle). Arkivita el la originalo je 2010-02-15. Alirita 2010-02-132010.
  4. “In the beginning” — Amarok 2.0 released (angle). Arkivita el la originalo je 2010-01-04. Alirita 2010-02-132010.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti