La Amazona Rifo[1] (aŭ eĉ Amazona Rifego[2]) estas ampleksa korala kaj sponga rifa sistemo situanta en Atlantiko (proksimume ĉe Koordinatoj: 1° N 49° U / 1 °N, 49 °U / 1; -49 (mapo)) nordoriente de la elfluejoj de la rivero Amazono, do frontante la marbordojn de Franca Gujano kaj norda Brazilo. Ĝi estas unu el la plej grandaj rifsistemoj en la mondo; sciencistoj taksas ĝin pli ol 970 kilometrojn longa, kovranta areon de ĉ. 9600 km². Dum multaj jaroj ekzistis sugestaj indikoj pri la ekzisto de tiu rifego, sed oni fakte nur en aprilo 2016 anoncis ĝin, surbaze de oceanografia studado farita en 2012.

Mapo de la rifo, relativa al Brazil kaj Franca Gujano
Buŝo de Amazono montranta la situon de la plej populaciita parto de la rifo

Spongoj kaj koraloj redakti

Jen estas du el la ĉefaj konsistigantaj bestoj de la rifa sistemo:

Fontoj redakti

Bazita sur la komenca alineo de la artikolo en la anglalingva Vikipedio, kun zoologiaj bildoj el la germana Vikipedio.