Amerika trifingra buntpego

La Amerika trifingra buntpego, Picoides dorsalis, estas birdo de la genro Picoides kaj mezgranda buntpego, tio estas pego, kie ĉefas la koloroj nigra (ĉefe supre) kaj blanka (ĉefe sube), sed ankaŭ aliaj (ĉikaze flava) en markoj ĉekape.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika trifingra buntpego
Amerika trifingra buntpego
Amerika trifingra buntpego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Picoides
Specio: P. dorsalis
Picoides dorsalis
(Baird, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

Tiu buntpego havas longon de 21 cm kaj enverguron de 38 cm kaj ege similaspektas kun la Nigradorsa buntpego, kiu same estas trifingra. Ĝis ĵuse, ĝi estis konsiderita kiel sama specio kiel la Trifingra buntpego, (P. tridactylus).

Aspekto redakti

Plenkreskuloj estas nigraj en kapo, flugiloj kaj pugo, kaj blankaj el la gorĝo al la ventro; la flankoj kaj la dorso estas blankaj kun nigraj strioj kaj pro tio tiu ĉi specio montras specifan bildon de vertikalaj zonoj el blanka ventro al sama blanka zono, nome unue flanka strizono, poste nigra flugilzono, poste dorsa strizono, poste nigra flugilzono, poste flanka strizono. La vosto estas nigra kun blankaj eksteraj plumoj striitaj je nigro.

Maskla plenkreskulo havas flavan fruntkapon meze de blankeca strizono kiel montro de seksa aparteno, dum inoj kaj junuloj montras nur la blankecan strizonon, pro kio la kapo ne estas nur nigra. Krome la okuloj estas ruĝecaj kaj de ili ekas mallarĝa blanka strio al la nuko, sed ĝi ne atingas tiun ĉar preskaŭ tie subeniras al kola mallarĝa blanka strio

Disvastiĝo redakti

 
Tutmonda distribuo

La reprodukta habitato estas konifera arbaro ĉefe tra okcidenta Kanado (sed ankaŭ tra la tuta orienta kaj centra), Alasko kaj mezokcidenta Usono tiom sube kiom ĝis Novmeksikio kaj Arizono. Tiu birdo estas kutime konstanta loĝanto, sed nordaj birdoj povas moviĝi suden kaj birdoj de altaj niveloj povas moviĝi al pli malaltaj niveloj vintre.

Kutimoj redakti

La ino demetas 3 al 7 sed plej ofte 4 ovojn en nestotruo de morta konifero aŭ foje en vivanta arbo aŭ eĉ fosto. La paro elfosas novan neston ĉiujare.

 
Foto kie videblas la apogo sur vosto

La Amerika trifingra buntpego manĝas sur koniferoj serĉe de lignoborantaj larvoj de skaraboj kaj aliaj insektoj. Ili povas manĝi ankaŭ fruktojn kaj arbosevon.

Tiuj birdoj ofte moviĝas en areoj kun grandaj kvantoj da insekt-infestitaj arboj, ofte post arbarincendio aŭ inundo. Tiu birdo ŝjane lasas vojon al Nigradorsa buntpego, kie la du specioj konkurencas pro la sama habitato.

Sub-specioj redakti

  • P. d. dorsalis, nome okcidenta raso.
  • P. d. fasciatus, nome rokmontara raso.
  • P. d. bacatus

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti