Ameyugo
Ameyugo [ameĜUgo] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Comarca del Ebro.
Ameyugo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09219 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 108 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 39′ N, 3° 4′ U (mapo)42.655555555556-3.0613888888889Koordinatoj: 42° 39′ N, 3° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 555 m [+] | ||
Areo | 12,51 km² (1 251 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ameyugo [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 116 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 140 el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 71 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj kuŝas sur la valo de la rivero Oroncillo ĉe la montoj Obarenes. La municipa teritorio limas kun Encío, Santa Gadea del Cid, Pancorbo, Bugedo kaj Foncea (La Rioja).
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Altable formis parton de la komunumo Cuadrilla de Quintanilla de San García, unu el sep kiuj formis la komunumaron Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, reĝa jurisdikcio kun vicurbestro.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Maria.