Amfibolito

metamorfa petro konsistanta el amfibolo kaj plagioklazo

En geologio, amfibolito estas metamorfa petro, konsistanta el amfibolo kaj plagioklazo.

Priskribo redakti

Amfibolito estas petro konsistanta ĉefe el amfibolo kaj plagioklazo, kun malmulte da kvarco. Ĝi estas tipe malhela, ofte kun blankecaj inkluzivaĵoj, tiel aspektanta sal-kaj-pipre. Amfibolitoj estas ordinare densaj kaj malmolaj.

Uzoj redakti

En la frua neolitiko en centra Eŭropo (la Liniceramika kulturo kaj la Rössen-kulturo), homoj faris adzojn per amfibolitoj.

Hodiaŭ, amfibolio estas ofte uzata por fasadoj de konstruaĵoj, ĉar ĝi estas malmola, polurebla, facile disponebla, kaj pro ĝia alloga malhela koloro.

Referencoj redakti

  • Winter, John D., 2001. An introduction to Igneous and Metamorphic Petrology, Prentice Hall, ISBN 0-13-240342-0

Eksteraj ligiloj redakti