Amfiloko (filo de Amfiarao)

Rolulo de la helena mitologio

En la helena mitologio, Amfiloko (malnovgreke Αμφίλοχος) estis la pli juna filo de Amfiarao kaj Erifilo, frato de Alkmeono kun kiu li partoprenis al la milito de la Epigonoj.

Amfiloko
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Amfiarao
Patrino Erifilo
Gefratoj Alkmeono
vdr

Erifilo persvadis Amfiaraon partopreni je la milito de la Sep kontraŭ Tebo, kvankam li sciis (ĉar li estis divenisto) ke li tie mortos. Erifilo estis persvadita fare de Poliniko, kiu donacis al ŝi la kolĉenon de Harmonia. Kontraŭvole, Amfiarao konsentis aliĝi la militon kaj petis, ke siaj filoj, Alkmeono kaj Amfiloko, venĝu la antaŭviditan morton de ilia patro.

Tion ili faris, dek jaroj poste : reveninte de la milito de la Epigonoj, Alkmeono, eble helpita de Amfiloko, mortigis sian patrinon kaj ekziliĝis.

Amfiloko estis eminenta divinisto kaj fondis plurajn orakolejojn, la ĉefa en Mallo (Kilikio), kaj, kun sia duon-frato Mopso, la orakolejon de Apolono en Kolofono (Lidio).

Amfiloko estas citita inter la svatantoj de Helena kaj partoprenis al la Troja milito. Post la Troja milito, laŭ Tucidido, la fondis la urbon Argos Amfilokia kaj la tutan regionon Amfilokio ĉe la Ambrakia golfo. Li eble estis mortigita aŭ far de Apolono, aŭ farde sia duon-frato Mopso, en unuopa batalo dum kiu ili reciproke mortigis. Tamen, tiuj rakonto povas koncerni lia nevo, ankaŭ nomita Amfiloko.

Eksteraj ligiloj redakti