Ampelodesmos mauritanicus
specio Ampelodesmos mauritanicus kaj genro Ampelodesmos
Ampelodesmos mauritanicus estas specio de plantoj de la subfamilio de Pooideae, ĝi estas la nura specio de la genro Ampelodesmos. La specio devenas el la mediteranea ekoprovinco.
Ampelodesmoso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ampelodesmos mauritanicus.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ampelodesmos Link, 1827 | ||||||||||||||
Ampelodesmos mauritanicus T.Durand & Schinz, 1894 | ||||||||||||||
specioj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La nomo signifas ligo (desmos) por la vito (ampelo). Iam oni uzis ĝin en vitejo.
Priskribo redakti
La specio estas geofita kun mallongaj rizomoj kaj ĝi estas forte tufa. Folioj estas raspaj, liguloj estas membraj, lancoformaj kun haraj randoj. Floraro estas paniklo de spiketoj kun 2 ĝis 5 floroj. Glumoj iomete neegalaj estas ofte ruĝetaj. Paleoj estas haraj.
Parazitoj redakti
Ergotfungo parazitas ampelodemoson [1].
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ L. Ducellier (1922). “L'ergot de l'avoine en Algérie”, Bulletin de la société d'Histoire Naturelle de l'Afrique du Nord (fr).