Anĝelus de Jerusalemo

kristana sanktulo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Anĝelo

Sankta AngelusAnĝelus (en itala: Sant'Angelo; 1185 – 5a de Majo 1220) estis katolika konvertito el Judismo kaj pastro de Karmelanoj.[1][2] Li kaj lia ĝemela frato estis konvertitaj al kristanismo fare de sia patrino kaj samtempe ili iĝis monaĥoj de la Karmelanoj. Sed, male al sia frato, li retiriĝis al la dezerto kiel ermito post sia ordenigo. Poste li revenis por iri al Italio kristanigi kaj renkontiĝi kun la papo Honorio la 3-a por ke tiu aprobu novan regularon por la Karmelanoj.[1][3]

Sankta
Anĝelus de Jerusalemo
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1185 (1185-03-02)
en Jerusalemo
Morto 5-an de majo 1225 (1225-05-05) (40-jaraĝa)
en Licata
Mortis per pikvundo vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Sanktulo
Festotago 5-a de majo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia festotago estas la 5-a de majo.

Pentraĵo de ĉirkaŭ 1667 fare de Antonio de Pereda.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "St. Angelus, Priest and Martyr (M)". Arkivigite je 2020-11-30 per la retarkivo Wayback Machine Order of Carmelites. Alirita la 22an de novembro 2020.
  2. "Saint Angelus of Jerusalem". Saints SQPN. 5a de Majo 2017. Alirita la 22an de novembro 2020.
  3. Sant'Angelo da Gerusalemme (di Sicilia). Santi e Beati. Alirita 13a de Oktobro 2017.