An American in Paris
An American in Paris (anglalingve signifas "Usonano en Parizo") estas 1951-a muzikala dancada filmo inspirita de klasika komponaĵo fare de George Gershwin. En la filmo aktoris Gene Kelly, Leslie Caron kaj Oscar Levant, kaj Kelly faris la koreografion. La fino de la filmo estas 18-minuta baleto kun Kelly kaj Caron, tiu sceno mem kostas pli ol duono de miliono da dolaroj. Ĝi estas ofte kritike listigita inter la plej bonaj muzikaloj en kino-historio.
Usonano en Parizo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | An American in Paris |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | ĉefe angla lingvo |
Kina aperdato | 4-a de oktobro 1951 |
Daŭro | 113 minutoj |
Ĝenro | Muzikalo/Romanco |
Kameraado | Alfred Gilks, John Alton |
Buĝeto | Usona $2.723.903 |
Reĝisoro(j) | Vincente Minnelli |
Produktisto(j) | Arthur Freed |
Scenaro | Alan Jay Lerner |
Filmita en | Francio Usono |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | George Gershwin Ira Gershwin |
Ĉefrolantoj | Gene Kelly Leslie Caron Oscar Levant |
Produktinta firmao | Loew's Metro-Goldwyn-Mayer |
Distribuo | Metro-Goldwyn-Mayer |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Kostuma Dezajno, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko en Filmo • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
An American in Paris gajnis ses Akademiajn Premiojn, inkluzivante premio por plej bona filmo de 1951. Ĝi estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.