Anadolu Feneri
historia lumturo ankoraŭ uzata ĉe Istanbulo
Anadolu Feneri estas historia lumturo ankoraŭ uzata, kii situantas sur la azia flanko de Bosporo nome enirejo al la Nigra Maro ĉe Istanbulo, Turkio. Anadolu estas la turka nomo por Anatolio. Ĝi estas antaŭ la lumturo Rumeli Feneri, kiu estas ĉe la eŭropa flanko de la markolo je distanco de 3.7 km. Konekta linio inter ambaŭ lumturoj markas la nordan limon de la Haveno de Istanbulo. La loko, kie la lumturo staras, estas nomita Anadolufeneri, kio estas nuntempe vilaĝo de fiŝkaptistoj en la istanbula urbodistrikto Beykoz.[1]
Anadolu Feneri | |||
---|---|---|---|
lumturo | |||
Estiĝo | 1755 | ||
Lando | Turkio vd | ||
Situo | Istanbulo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 13′ 6″ N, 29° 9′ 10″ O (mapo)41.2183333329.15277778Koordinatoj: 41° 13′ 6″ N, 29° 9′ 10″ O (mapo) | ||
| |||
Referencoj redakti
- ↑ Free Topo Maps-My Topo. Map Server. Alirita 2010-06-14.
Literaturo redakti
- Hür, Ayşe. (1993–1994) “Anadolu Feneri”, Dünden Bugüne İstanbul Ansiklopedisi 1 (turke). Kültür Bakanlığı/Tarih Vakfı. ISBN 975-7306-00-2.