Anarkiismo en Ĉinio

Anarkiismo en Ĉinio estis grava intelekta forto en la reformismaj kaj revoluciaj movadoj en la komenco de la 20-a jarcento. En la jaroj antaŭ kaj post la renverso de la dinastio Qing anarkiistoj insistis, ke vera revolucio ne estu politika, anstataŭante unu registaron per alia, sed devas renversi tradician kulturon kaj krei novajn sociajn praktikojn, speciale en la familio. La termino "anarkiismo" estis tradukita en ĉina lingvo kiel 無政府主義 (wúzhèngfǔ zhǔyì) laŭvorte, "la doktrino de neregistaro."

Wu Zhihui, Zhang Jingzhang, kaj Li Ju-Jing, estroj de la Xin Shijie Societo.

Ĉinaj studentoj en Japanio kaj Francio entuziasme serĉis anarkiistajn doktrinojn por unue kompreni sian hejmlandon kaj poste ŝanĝi ĝin. Tiuj grupoj fidis je edukado por krei kulturon en kiu forta registaro ne estu necesa ĉar viroj kaj virinoj estas homaj en siaj rilatoj unuj kun aliaj kaj en la familio kaj en la socio. Grupoj en Parizo kaj Tokio publikigis gazetojn kaj tradukojn kiuj estis entuziasme legataj en Ĉinio kaj la Pariza grupo organizis la Labor-Studajn Programojn kiuj portis studentojn al Francio. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj la nihilisma movado kaj la anarki-komunismo en Rusio, kiu havis longegajn limojn kun Ĉiio, estis gravaj influoj por la Ĉina naciismo. La uzado de murdoj kiel rimedo estis promociita de grupoj kiel la Ĉina Murdokorpuso, simila al la memmortigaj teroratakoj fare de la rusa kontraŭcarismaj grupoj, kiel Najoradna Volia kaj la tutslava naciismo de la grupo Nigra Mano. Ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj, tamen, la Ĉina Naciisma Partio kaj la Ĉina Komunista Partio proponis organizan forton kaj politikan ŝanĝon kio ricevis subtenon de multaj anarkiistoj.