Anarkio (Malatesta)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Anarkio estas la titolo de eldono de du broŝuroj de Errico Malatesta, tradukitaj kaj eldonita de Carlo Minnaja ĉe SAT en 2018.[1] La verko estas grava eseo pri la kerna bazo de anarkio, tio estas la idearo de anarkiismo.

Anarkio
Aŭtoroj
Aŭtoro Errico Malatesta
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 2018
vdr

La eldonno konsustas el tri partoj, nome:

  • Enkonduko de Carlo Minnaja pri Malatesta, lia biografia agado, idearo, reprodukto de intervjuo, de kanto de Attilio Panizza dedoĉota al Malatesta, kaj la afero de Guseppe Pinelli.[2]
  • Anarkio estas ĉefa broŝuro de Malatesta, en kiu li analizas la rolon de registaroj kiel ilo por ke la posedantoj retenu sian povon kaj situacion de privilegio kaj ekspluatado de malriĉuloj kaj laboristoj.[3]
  • Nia programo estas pli mallonga teksto en kiu Malatesta analizas strategiojn por helpi la popolon realigi insurekcion kiu rezultu en la renverso de registaro kaj kapitalismo por starigi novan pli justan socion.[4]

Referencoj redakti

  1. Errico Malatesta, Anarkio, Eldona Fako Kooperativa de SAT, 2018. 71 99. ISBN 978-2-918053-19-4
  2. pp. 7-19.
  3. pp. 21-57.
  4. pp. 58-71.

Vidu ankaŭ redakti