Anastasia de Kievo

Anastasia de Kievo (naskiĝis proksimume en 1023, mortis post 1074), estis reĝino de Hungario. Ŝi estis la plejaĝa filino de Jaroslavo, grandprinco de Kiev kaj de lia edzino Ingigerd de Svedio, kaj la pli aĝa fratino de la franca reĝino Anna de Kievo, edzino de la reĝo Henriko la 1-a.

Anastasia de Kievo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1023
en Kievo
Morto post 1074
en Admont
Tombo Admont Abbey vd
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Familio
Dinastio Rurikidoj vd
Patro Jaroslavo la Saĝa vd
Patrino Ingegerd Olofsdotter de Svedio vd
Gefratoj Anna de Kievo • Elizabeto de Kievo • Vsevolod la 1-a de Kievo • Izjaslav la 1-a de Kievo • Igor Jaroslaviĉ • Svjatoslav la 2-a de Kievo • Vladimir de Novgorod • Vjaĉeslav Jaroslaviĉ vd
Edz(in)o Andreo la 1-a de Hungario vd
Infanoj Adelaido de Hungario • Davido de Hungario • Salomono la 1-a de Hungario vd
Profesio
Okupo reĝino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Anastasia en poŝtmarko de Ukrainio en 2016

En 1039, Anastasia edziĝis kun la duko Andreo (estonta reĝo Andreo la 1-a), instalita en Kiev, lia patro Vazul kompromita en komploto. Ŝia edzo revenis en Hungarion en 1046 kaj akiris la tronon post gajno kontraŭ la reĝo Petro la 1-a. La paro ne havis filon ĝis la naskiĝo de Salomono en 1053, kaj tiu naskiĝo kaŭzis konflikton inter la reĝo kaj lia pli juna frato Béla, ĝis tiam la heredanto de la trono. En 1060, ĉi tiu partoprenis en ribelo kontraŭ la reĝo Andreo, kiu sendis Anastasia-n kaj iliajn infanojn rifuĝi al la korto de la margrafo de Aŭstrio, Adalbert. Venkito, Andreo la 1-a pereis dum batalo kaj lia frato Béla la 1-a estis kronita reĝo de Hungario.

Anastasia petis helpon de la imperiestro Henriko la 4-a, kies fratino Judit estis fianĉigita al la junulo Salomono en 1058. La germanaj trupoj invadis Hungarion; la reĝo Béla la 1-a mortis la 11-an de septembro 1063 kaj liaj filoj Géza, Ladislao kaj Lampert rifuĝis en Pollandon. Salomono de Hungario estas kronita reĝo en 1063, sed en 1074, li estas venkita de siaj kuzoj la dukoj Géza kaj Ladislao, kaj li devis rifuĝi al la okcidenta limo de Hungario. Anastasia sekvis sian filon, poste ŝi eniris al la Abatejo de Admont kie ŝi fariĝis monaĥino ĝis sia morto.

Idaro redakti

Anastasia kaj Andreo havis tri infanojn:

  • Adelaido (ĉ. 1040-1062), edzino de la reĝo de Bohemio Vratislav la 2-a,
  • Salomono (1053-1084), reĝo de Hungario,
  • Davido de Hungario (ĉ. 1056–1094)