La Anda tinamo (Nothoprocta pentlandii) estas tinamo, nome birdospecio de la familio de Tinamedoj, troviĝanta komune en altaltitudaj arbustaroj, en Andoj de Sudameriko.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anda tinamo

Anda tinamo, ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1895
Anda tinamo, ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1895
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Nothoprocta
Specio: N. pentlandii
Nothoprocta pentlandii
(Gray, 1860)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

N. p. pentlandii
Gray 1867[2]
N. p. ambigua
Cory 1915[2]
N. p. oustaleti
Berlepsch & Stolzmann 1901[2]
N. p. niethammeri
Koepcke 1968[2]
N. p. fulvescens
Berlepsch 1902[2]
N. p. doeringi 1878[2]
N. p. mendozae
Banks & Bohl 1968[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Etimologio redakti

Nothoprocta derivas el du malnovaj vortoj, nothos greka vorto signifanta falsa, kaj prōktos signifanta malantaŭovosto. Tiu kombino de vortoj probable rilatas al la fakto ke la vosto estas malgranda kaj kovrita per korpaj plumoj, kaj tiele ŝajnas falsa.[4]

Taksonomio redakti

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[5] La scienca nomo por la specio pentlandii estas la latina formo de Pentland kiu rememoras la irlandan veturiston Joseph Barclay Pentland.

Subspecioj redakti

La Anda tinamo havas sep subspeciojn kiuj estas la jenaj:

Aspekto redakti

La Anda tinamo estas proksimume 27 cm longa. Ties supraj partoj estas grizec-brunaj al olivec-brunaj kaj striecaj je blankanigra. Ties brusto estas griza kaj punkteca je blanka aŭ sablokolora, ties ventro estas sablokolora aŭ blankeca kaj ties krono estas nigra, la kapoflankoj kaj gorĝo estas makulecgrizaj, kaj ties kruroj estas flavaj.

 

Teritorio kaj habitato redakti

La Anda tinamo povas troviĝanti en Andoj de Ekvadoro, norda Ĉilio, Peruo, Bolivio kaj nordokcidenta Argentino.[3]

Ili preferas subtropikajn kaj tropikajn arbustarojn je 800 al 4,100 m de altitudo.[6]

Konservado redakti

La IUCN klasigas la Andan tinamon kiel Malplej Zorgiga,[7] kun loĝa teritorio de 550,000 km².[6]

Notoj redakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Brands, S. (2008)
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 Clements, J. (2007)
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. Davies, S. J. J. F. (2003)
  6. 6,0 6,1 BirdLife International (2008)(a)
  7. BirdLife International (2012). Nothoprocta pentlandiiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2008(a)). "Andean Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Nothoprocta pentlandii". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.

Eksteraj ligiloj redakti