Andono
En japana kulturo, la andono[1] (japane
Priskribo
redaktiLa andono konsistas el flamo, ĉirkaŭata de papera ŝelo subtenata de rigida kadro. La kadro povas konsisti el ligno, bambuo, aŭ metalo. La papero ĉirkaŭas la flamon kaj protektas ĝin kontraŭ vento.
Tradicie, la flamo tipe brulas sur kotona meĉo en oleo entenata de ŝtona aŭ ceramikaĵa oleujo; la oleo estis tradicie naposema oleo aŭ, pli malmultekoste, fiŝoleo. Kandeloj estas ankaŭ uzata. Moderna andono ofte uzas ampolon.
Historio
redaktiLa andono populariĝis en Japanio dum la Epoko de Edo (17-a – 19-a jarcentoj). Ĝi estis uzita kiel la ĉefa lumfonto (kandeloj ekzistis, sed estis tre multekosta). La unuaj andonoj estis mane portata (tial la nomo, kiu etimologie signifas “vojaĝlampon”); postaj formoj de andoj estis metita en ĉambro aŭ pendanta.
Post la Mejĝi-reformo (19-a jarcento), la disvastiĝo de la naftolampo arĥaikiĝis la andonon. La andono malaperis unue en urboj; la andono restis en uzo en kamparoj ĝis proksimume la 1930-aj jaroj.
Nuntempe, la andono restas nur kiel tradicieca dekoracio.