Andor Gellért
GELLÉRT Andor (gele:rt) estis hungara ĵurnalisto naskita en Gyulafehérvár la 20-an de decembro 1907 kaj mortinta en Budapeŝto la 28-an de novembro 1990.
Andor Gellért | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de decembro 1907 en Alba Iulia |
Morto | 28-an de novembro 1990 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • radio editor |
Kariero redakti
Andor Gellért finis siajn studojn en la fakultato pri ekonomiko de la teknikuniversitato de Budapeŝto, Parizo kaj Berlino. Li partoprenis en la studentmovadoj de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Inter 1930-38 li laboris apud Pál Teleki en al Ŝtatscienca Instituto. De 1939 li estis ĵurnalisto, en 1941 raportisto el Berlino de Hungara Telegrama Oficejo. En 1942 kiel sekreta misiulo li agadis en Svedio por la estigo de armistico. Post la fino de la dua mondmilito li loksidiĝis en Usono. Ĝis 1954 li laboris en la redakcio de Novjorko de la Radio Libera Eŭropo, inter 1954-1957 li estis la gvidanto de la hungara sekcio en Munkeno. En 1957 li ricevis postenon en Novjorko. Li restis kunlaboranto de la radio ĝis sia pensiiĝo.