Andor Kunda
KUNDA Andor estis hungara redaktoro, novelisto naskiĝinta en Debrecen la 24-an de februaro 1905 kaj mortinta en Telavivo la 2-an de aprilo 1976.
Andor Kunda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1905 en Debrecen |
Morto | 2-an de aprilo 1976 (71-jaraĝa) en Tel-Avivo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Kariero redakti
Kunda Andor studis juron en Universitato Sorbono, li doktoriĝis pri ŝtatscienco en Segedo, de 1923 li estis raportisto de Nagyváradi Napló, de 1933 subredaktoro, de 1934 ĝia posedanto, respondecredaktoro. Li havis meritojn en organizado de Ĵurnalista Klubo de Oradea, en disvastigado de Ady-kulto. Li estis ankaŭ fabrikestro. De 1948 li estis interna kunlaboranto de gazeto Új Kelet en Telavivo kaj poste ankaŭ de la anglalingva Encyclopaedia Judaica unuafoje publikigita en 1971.
Verkaĵoj redakti
- A zsidó fia, premiita novelo, Nagyváradi Napló, 1928,
- Panaszok, noveloj (Nv. 1930)